Psalmaro 1:3
Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
2Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
4Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
Cross References
Genesis 39:23La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, ĉar la Eternulo estis kun li; kaj ĉion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.
2 Kings 18:7Kaj la Eternulo estis kun li; ĉie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la reĝo de Asirio kaj ĉesis servi al li.
1 Chronicles 22:13Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la leĝojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuraĝa; ne timu, kaj ne tremu.
2 Chronicles 32:23Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al Ĥizkija, reĝo de Judujo. Kaj post tio li altiĝis en la okuloj de ĉiuj nacioj.
Job 22:28Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.