Psalmaro 103:20
Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
19La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; Kaj Lia reĝeco regas ĉion.
21Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.
Cross References
2 Kings 19:35En tiu nokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.
Psalms 78:25Panon de potenculoj ĉiu manĝis; Li sendis al ili manĝon satege.
Psalms 148:5Ili gloru la nomon de la Eternulo; Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.
Daniel 11:1En la unua jaro de Dario, la Medo, mi staris, por subteni kaj fortigi min.