Psalmaro 104:15
Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizaĝo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
14Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdaĵon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero.
16Satiĝas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;
Cross References
Genesis 18:5Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; ĉar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.
Judges 9:9Sed la olivarbo diris al ili:Ĉu mi perdis mian grason, per kiu estas honorataj Dio kaj homoj, ke mi iru vagi super la arboj?
Judges 19:5En la kvara tago ili leviĝis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo:Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros.
Psalms 23:5Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
Psalms 105:16Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis ĉion, kio portis panon.