Psalmaro 109:25
Kaj mi fariĝis mokataĵo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
I became also a reproach unto them: when they looked upon me they shaked their heads.
In Context
24Miaj genuoj senfortiĝis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason.
26Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laŭ Via boneco.
Cross References
Job 16:4Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.
Psalms 22:7Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:
Psalms 31:11Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.
Psalms 69:9Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
Psalms 69:19Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj.