Psalmaro 119:121
Mi faris juĝon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
I have done judgment and justice: leave me not to mine oppressors.
In Context
120De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn juĝojn mi timas. ע AIN
122Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.
Cross References
1 Samuel 24:11Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detranĉis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraŭ vi; sed vi postkuras mian animon, por preni ĝin.
2 Samuel 8:15Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj David faradis juĝon kaj justecon al sia tuta popolo.
Psalms 18:20La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
Psalms 57:3Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.