Psalmaro 119:97
Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
O how love I thy law! it is my meditation all the day.
In Context
96Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta. מ MEM
98Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.
Cross References
Joshua 1:8Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.
Psalms 119:15Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn.
Psalms 119:48Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj. ז ZAIN
Psalms 119:127Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, eĉ ol puran oron.
Psalms 119:165Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpuŝiĝas.