Psalmaro 136:12
Per forta mano kaj etendita brako, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
With a strong hand, and with a stretched out arm: for his mercy endureth for ever.
In Context
11Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
13Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Cross References
Exodus 13:3Kaj Moseo diris al la popolo: Memoru ĉi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne manĝu fermentaĵon.
Exodus 15:6Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.
Isaiah 51:9Leviĝu, leviĝu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; leviĝu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antaŭlonge. Ĉu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?