Psalmaro 141:2
Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
1Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.
3Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, Gardu la pordon de miaj lipoj.
Cross References
Exodus 29:39unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero;
Exodus 30:7Kaj Aaron incensadu sur ĝi aroman incenson; ĉiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu.
Exodus 35:15kaj la altaron de incensado kaj ĝiajn stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la pordan kovrotukon antaŭ la pordo de la tabernaklo;
Leviticus 16:11Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj buĉos sian bovidon de pekofero.
Numbers 16:46Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu vian incensujon kaj metu sur ĝin fajron de la altaro kaj ŝutu sur ĝin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu ĝin; ĉar eliris kolero de antaŭ la Eternulo, komenciĝis la frapado.
Ezra 9:4Kaj kolektiĝis al mi ĉiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite ĝis la vesperofero.