Psalmaro 44:10
Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
Thou makest us to turn back from the enemy: and they which hate us spoil for themselves.
In Context
9Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
11Vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn, Kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;
Cross References
Leviticus 26:14Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros ĉiujn ĉi tiujn ordonojn;
Leviticus 26:36Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
Numbers 14:43Ĉar la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaŭ vi, kaj vi falos de glavo; ĉar pro tio, ke vi deturniĝis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun vi.
Joshua 7:12Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaŭ siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, ĉar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitaĵon el inter vi.
1 Samuel 31:1Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.