Psalmaro 53:1
La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
2Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
Cross References
Genesis 6:11Kaj la tero malvirtiĝis antaŭ Dio, kaj la tero pleniĝis de maljustaĵoj.
1 Kings 14:24Ankaŭ malĉastistoj estis en la lando; ili faris ĉiujn abomenindaĵojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj.
Job 15:16Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.
Psalms 10:6Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.
Psalms 10:13Por kio malpiulo malŝatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?