Psalmaro 68:12
Reĝoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
Kings of armies did flee apace: and she that tarried at home divided the spoil.
In Context
11Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.
Cross References
Exodus 14:25Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili kontraŭ la Egiptoj.
Numbers 31:27Kaj dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.
Joshua 10:16Kaj forkuris tiuj kvin reĝoj kaj kaŝis sin en kaverno en Makeda.
Joshua 12:7Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, ĝis la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis ĝin al la triboj de Izrael kiel posedaĵon laŭ iliaj partoj;
Judges 5:30Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aŭ po du knabinoj por ĉiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambaŭflanke broditajn por la kolo.