Psalmaro 77:8
Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco? Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
Is his mercy clean gone for ever? doth his promise fail for evermore?
In Context
7Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? Kaj ĉu Li ne plu favoros?
9Ĉu Dio forgesis indulgi? Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela
Cross References
Numbers 14:34Laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro ĉiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron.
2 Samuel 14:14Ĉar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpuŝito ne estu forpuŝata ankaŭ de Li.
Psalms 74:1Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?
Isaiah 27:11Kiam sekiĝos ĝiaj branĉoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. Ĉar tio ne estas popolo prudenta, tial ĝia Kreinto ne kompatos ĝin, kaj ĝia Farinto ĝin ne indulgos.