Psalmaro 78:58
Ili kolerigis Lin per siaj altaĵoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
57Ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj, Returniĝis, kiel malfidinda pafarko;
59Dio aŭdis kaj flamiĝis, Kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael;
Cross References
Exodus 20:4Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero;
Leviticus 26:30Kaj Mi detruos viajn altaĵojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi ĵetos viajn kadavrojn sur la rompitaĵojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.
Deuteronomy 32:21Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantaĵoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.