Psalmaro 94:14
Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
For the LORD will not cast off his people, neither will he forsake his inheritance.
In Context
13Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
15Ĉar juĝo revenos al vero, Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.
Cross References
Leviticus 26:44Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; ĉar Mi estas la Eternulo, ilia Dio.
1 Samuel 12:22La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; ĉar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.
Psalms 37:28Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
Psalms 94:5Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.
Isaiah 49:14Sed Cion diris: La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min forgesis.