Alta Kanto de Salomono 4:16
Vekiĝu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian ĝardenon, ke ĝiaj aromaĵoj elfluu. Venu mia amato en sian ĝardenon Kaj manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
15Ĝardenfonto, puto de vivanta akvo, Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon.
Read all of Alta Kanto de Salomono 4
Cross References
Song of Solomon 2:3Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
Song of Solomon 5:1Mi venis en mian ĝardenon, mia fratino, mia fianĉino; Mi deŝiris mian mirhon kaj miajn aromaĵojn; Mi manĝis mian mielĉelaron, kiel ankaŭ mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaŭ mian lakton. Manĝu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriiĝu, ho miaj amikoj.
Song of Solomon 7:12Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj; Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis, Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis, Ĉu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon.
Isaiah 51:9Leviĝu, leviĝu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; leviĝu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antaŭlonge. Ĉu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?
Ezekiel 37:9Kaj Li diris al mi: Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur ĉi tiujn mortigitojn, por ke ili reviviĝu.