Alta Kanto de Salomono 5:6
Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturniĝis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Alta Kanto de Salomono 5
Cross References
Genesis 42:28Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen ĝi estas en mia sako. Tiam konsterniĝis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?
2 Samuel 16:10Sed la reĝo diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; ĉar la Eternulo diris al li:Insultu Davidon. Kiu povas diri:Kial vi tion faras?
Psalms 28:1Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.
Psalms 69:3Mi senfortiĝis de mia kriado, sekiĝis mia gorĝo; Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.
Psalms 80:4Ho Eternulo, Dio Cebaot, Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?
Proverbs 1:28Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min serĉos, sed min ne trovos.