Libro de Zeĥarja 11:9
Kaj mi diris: Mi vin ne paŝtos: la mortonta mortu, la pereonta pereu, kaj la ceteraj manĝu unu la karnon de la alia.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Zeĥarja 11
Cross References
Isaiah 9:19De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro; neniu kompatas sian fraton.
Jeremiah 15:2Kaj se ili diros al vi: Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo: Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon.
Jeremiah 43:11Kaj li venos, kaj frapos la landon Egiptan: kiu estas destinita al la morto, tiu ricevos la morton; kiu estas destinita al kaptiteco, tiu iros en kaptitecon; kaj kiu estas destinita al glavo, tiun trafos glavo.
Zechariah 13:8Kaj sur la tuta tero, diras la Eternulo, du partoj estos ekstermitaj kaj pereos, kaj la tria parto restos sur ĝi.