Libro de Cefanja 3:20
En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; ĉar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter ĉiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaŭ viaj okuloj, diras la Eternulo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Cefanja 3
Cross References
Psalms 35:6Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.
Isaiah 27:12Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero ĝis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.
Isaiah 56:8La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras: Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraŭ pli.
Isaiah 61:9Kaj ilia idaro estos fama inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; ĉiuj, kiuj ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo.
Isaiah 62:12Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.