2-a libro de la Kroniko 11:2
Ankaŭ hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kiam Saul estis ankoraŭ reĝo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Kaj kunvenis ĉiuj Izraelidoj al David en Ĥebronon, kaj diris: Jen ni estas via osto kaj via karno.
Read all of 2-a libro de la Kroniko 11
Cross References
1 Samuel 16:1Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano, ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon.
1 Samuel 18:13Kaj Saul forigis lin de si kaj faris lin milestro, kaj li iradis kaj venadis antaŭ la popolo.
2 Samuel 7:7Kien ajn Mi iris kun ĉiuj Izraelidoj, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis paŝti Mian popolon Izrael, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?
1 Kings 14:7Iru, diru al Jerobeam: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Ĉar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael,
Isaiah 40:11Kiel paŝtisto Li paŝtos Sian ŝafaron, per Sia brako Li kolektos la ŝafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la suĉigantinojn Li kondukos.
Jeremiah 3:15Kaj Mi donos al vi paŝtistojn laŭ Mia koro, kiuj paŝtos vin kun sciado kaj saĝeco.