2-a libro de la Kroniko 15:25
Tiamaniere iris David kaj la plejaĝuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun ĝojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Kroniko 15
Cross References
Deuteronomy 1:15Tiam mi prenis la ĉefojn de viaj triboj, virojn saĝajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj.
Deuteronomy 12:18sed nur antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, en ĉiu entrepreno de viaj manoj.
Deuteronomy 16:15Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; ĉar benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj produktaĵoj kaj en ĉiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja.
1 Samuel 10:19Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el ĉiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li: Reĝon starigu super ni. Stariĝu do nun antaŭ la Eternulo laŭ viaj triboj kaj familioj.
2 Samuel 6:12Kaj oni sciigis al la reĝo David, dirante: La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun ĝojo.
1 Chronicles 13:11Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago.