1 Chronicles 17:5
ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, ĝis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Samuel 6:17Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis ĝin sur ĝian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj David alportis antaŭ la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.
1 Kings 8:4Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj.
1 Kings 8:27Ĉu efektive Dio loĝus sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis!
2 Chronicles 6:5De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.
2 Chronicles 6:18Ĉu efektive Dio loĝus kun homoj sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis!
Acts 7:44Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu ĝin laŭ la modelo, kiun li vidis.