2-a libro de la Kroniko 19:2
Tiam David diris: Mi estos favorkora al Ĥanun, filo de Naĥaŝ, ĉar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al Ĥanun, por lin konsoli.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Okazis poste, ke mortis Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, kaj lia filo fariĝis reĝo anstataŭ li.
Read all of 2-a libro de la Kroniko 19
Cross References
Genesis 19:37Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj ĝis nun.
1 Samuel 30:26Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejaĝuloj, al siaj amikoj, dirante: Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo;
2 Samuel 9:7Kaj David diris al li: Ne timu, ĉar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi ĉiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi manĝados ĉiam ĉe mia tablo.
Nehemiah 4:3Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li, diris: Eĉ tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo, ĝi detruos ilian ŝtonan muregon.
Nehemiah 13:1En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaŭ la oreloj de la popolo; kaj troviĝis, ke estas skribite en ĝi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;
Ecclesiastes 9:15sed troviĝis en ĝi homo malriĉa sed saĝa, kaj li savis la urbon per sia saĝeco; tamen neniu rememoris tiun malriĉan homon.