2-a libro de la Kroniko 2:55
kaj la familioj de la skribistoj, kiuj loĝis en Jabec, la Tiratidoj, Ŝimeatidoj, kaj Suĥatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de Ĥamat, la fondinto de Bet-Reĥab.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Kroniko 2
Cross References
Judges 4:11Ĥeber, la Kenido, apartiĝis de la Kenidoj, de la idoj de Ĥobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedeŝ.
2 Kings 10:15De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Reĥab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li: Ĉu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis: Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la ĉaron.
Ezra 7:6Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la reĝo donis al li ĉion laŭ lia deziro, ĉar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li.
Jeremiah 35:2Iru en la domon de la Reĥabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la ĉambroj, kaj trinkigu al ili vinon.