2-a libro de la Kroniko 21:8
Tiam David diris al Dio: Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; ĉar mi agis tre malsaĝe.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Kaj tiu afero malplaĉis al Dio, kaj Li frapis Izraelon.
9Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:
Read all of 2-a libro de la Kroniko 21
Cross References
1 Samuel 13:13Tiam Samuel diris al Saul: Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; ĉar nun la Eternulo fortikigus vian reĝadon super Izrael por eterne.
2 Samuel 12:13Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Natan diris al David: La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;
2 Samuel 24:10Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo: Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; ĉar mi agis tre malsaĝe.
Psalms 25:11Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, Ĉar ĝi estas granda.
Psalms 51:1Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.
Hosea 14:2Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li: Pardonu ĉiun pekon kaj akceptu bonon; anstataŭ bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.