1 Chronicles 22:2
Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki ŝtonojn por la konstruado de la domo de Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Kings 5:17Kaj la reĝo ordonis, ke oni elhaku grandajn ŝtonojn, multekostajn ŝtonojn, por aranĝi por la domo fundamenton el ŝtonoj ĉirkaŭhakitaj.
1 Kings 7:9Ĉio ĉi tio estis farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento ĝis la tegmento, kaj ekstere ĝis la granda korto.
2 Kings 12:12kaj por la masonistoj kaj la ŝtonhakistoj, kaj por aĉeti lignon kaj hakitajn ŝtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por ĉio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.
1 Chronicles 14:1Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj ĉarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.
2 Chronicles 2:16kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos ĝin al vi per flosoj sur la maro ĝis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon.
2 Chronicles 8:7Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Ĥetidoj, Amoridoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj: