2-a libro de la Kroniko 29:23
Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel reĝo anstataŭ sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Kroniko 29
Cross References
Deuteronomy 34:9Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de saĝeco, ĉar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj aŭskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
1 Kings 1:30kiel mi ĵuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataŭ mi — tiel mi faros hodiaŭ.
1 Kings 1:46Kaj Salomono jam sidiĝis sur la reĝa trono.
2 Kings 11:19Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la pordego de la kuristoj en la reĝan domon; kaj li sidiĝis sur la trono de la reĝoj.
1 Chronicles 22:11Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.
2 Chronicles 1:1Salomono, filo de David, fortikiĝis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.