2-a libro de la Kroniko 5:1
La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Kroniko 5
Cross References
Genesis 25:23Kaj la Eternulo diris al ŝi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartiĝos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
Genesis 35:22En la tempo, kiam Izrael loĝis en tiu lando, Ruben iris kaj kuŝis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio aŭdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du:
Genesis 48:15Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaŭ kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu paŝtis min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago,
Exodus 6:14Jen estas la ĉefoj de iliaj familioj: la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael: Ĥanoĥ kaj Palu, Ĥecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben.
Leviticus 20:11Kaj se iu kuŝis kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia patro; ambaŭ ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
Numbers 16:1Kaj entreprenis Koraĥ, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de Pelet, idoj de Ruben,