2-a libro de la Kroniko 5:26
tial Dio de Izrael ekscitis kontraŭ ili la spiriton de Pul, reĝo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en Ĥalaĥon, Ĥaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan ĝis la nuna tago.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Kroniko 5
Cross References
2 Kings 15:19Pul, reĝo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menaĥem donis al Pul mil kikarojn da arĝento, por ke li helpu lin, por fortikigi la reĝecon en lia mano.
2 Kings 16:7Aĥaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, por diri: Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraŭ la mano de la reĝo de Sirio kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Izrael, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
2 Kings 18:11Kaj la reĝo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj loĝigis ilin en Ĥalaĥ, kaj en Ĥabor, ĉe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj;
1 Chronicles 5:6lia filo estis Beera, kiun forkondukis en kaptitecon Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio. Li estis princo de la Rubenidoj.
2 Chronicles 30:6Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la reĝo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la reĝo: Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la saviĝintoj, kiuj restis ĉe vi de la mano de la reĝoj de Asirio.
Ezra 1:5Kaj leviĝis la ĉefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, ĉiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem.