1 Corinthians 1:18
Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Acts 2:47laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la eklezio la savatojn.
Acts 17:18Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris: Kion volus diri ĉi tiu vortŝutanto? aliaj diris: Li ŝajnas esti proklamanto de fremdaj diaĵoj; ĉar li predikis Jesuon kaj la releviĝon.
Romans 1:16Ĉar mi ne hontas pri la evangelio; ĉar ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaŭ al la Grekoj.
1 Corinthians 1:23sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon;
1 Corinthians 2:14Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite.
1 Corinthians 15:2per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane.