1 Corinthians 1:20
Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Samuel 15:31Kiam oni diris al David, ke Aĥitofel estas inter la konspirantoj kun Abŝalom, David diris: Mi petas Vin, ho Eternulo, malsaĝigu la konsilon de Aĥitofel.
2 Samuel 17:14Tiam diris Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj: La konsilo de Ĥuŝaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Aĥitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Aĥitofel, por ke la Eternulo venigu malfeliĉon sur Abŝalomon.
Job 12:17Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la juĝistojn Li faras malsaĝaj.
Job 12:24Li senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;
Isaiah 33:18Via koro rememoros la teruraĵon: Kie estas la kalkulanto? kie estas la pesanto? kie estas la kontrolanto de la turoj?
Isaiah 53:1Kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?