1 Corinthians 13:5
ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,
Londona Biblio
In The King James Version
Doth not behave itself unseemly, seeketh not her own, is not easily provoked, thinketh no evil;
In Context
4Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,
6ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;
Cross References
Numbers 12:3Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero.
Numbers 20:10Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaŭ la rokon, kaj li diris al ili: Aŭskultu, ho ribeluloj, ĉu el ĉi tiu roko ni elirigu por vi akvon?
2 Samuel 10:3Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro Ĥanun: Ĉu efektive David deziras honori vian patron antaŭ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi ĝin, David sendis al vi siajn servantojn?
Psalms 106:32Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba, Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;
Isaiah 3:5Kaj premos la popolo ĉiu la alian kaj ĉiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraŭ maljunulo, kaj senvalorulo antaŭ eminentulo.
Jeremiah 18:18Ili diris: Ni iru kaj interkonsiliĝu kontraŭ Jeremia; ĉar ne malaperis la leĝinstruo ĉe la pastro, nek konsilo ĉe la saĝulo, nek parolo ĉe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.