1 Corinthians 5:2
Kaj vi bloveŝvelis, kaj ne prefere ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, foriĝu el inter vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Kings 22:19Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiam vi aŭdis, kion Mi diris pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, ke ili fariĝos ruinaĵo kaj malbenaĵo, kaj vi disŝiris viajn vestojn kaj ploris antaŭ Mi, tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.
Ezra 10:1Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante antaŭ la domo de Dio, kolektiĝis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; ĉar ankaŭ la popolo tre multe ploris.
Jeremiah 13:17Se vi ne aŭskultos, tiam mia animo kaŝe ploros pro via fiero, ĝi ploros maldolĉe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, ĉar kaptita estos la paŝtataro de la Eternulo.
Ezekiel 9:6Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed ĉiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tuŝu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaŭ la domo.
1 Corinthians 4:18Kelkaj bloveŝvelas, kvazaŭ mi ne venus al vi.
1 Corinthians 5:13dum la eksterulojn juĝas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.