1 Corinthians 7:19
Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
Circumcision is nothing, and uncircumcision is nothing, but the keeping of the commandments of God.
In Context
20Ĉiu restadu en tiu voksorto, en kiu li estas vokita.
Cross References
1 Samuel 15:22Sed Samuel diris: Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj.
Matthew 5:19Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo.
Romans 2:25Ĉar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la leĝo; sed se vi estas pekanto kontraŭ la leĝo, via cirkumcido fariĝas necirkumcido.
1 Corinthians 8:8Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas.
Galatians 5:6Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.
Colossians 3:11kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.