1-a epistolo de Johano 2:1
Infanetoj miaj, ĉi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton ĉe la Patro, Jesuon Kriston, la justan;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaŭ pro la tuta mondo.
Read all of 1-a epistolo de Johano 2
Cross References
Ezekiel 3:21Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.
Luke 10:22Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.
John 5:19Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; ĉar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaŭ faras.
John 6:27Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis.
John 10:15tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj.
John 14:6Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.