1-a epistolo de Johano 2:10
Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligaĵo.
Londona Biblio
In The King James Version
He that loveth his brother abideth in the light, and there is none occasion of stumbling in him.
In Context
9Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraŭ ĝis nun.
Read all of 1-a epistolo de Johano 2
Cross References
Hosea 6:3Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenruĝo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.
Matthew 18:7Ve al la mondo pro faliloj! ĉar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas!
John 8:31Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj;
Romans 14:13Tial ni ne plu juĝu unu alian; sed prefere ni juĝu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon.
2 Peter 1:10Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; ĉar farante tion, vi neniam falpuŝiĝos;