2-a libro de la Reĝoj 1:41
Tion aŭdis Adonija, kaj ĉiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la manĝadon; kaj aŭdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris: Kion signifas la tumulta bruo de la urbo?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 1
Cross References
Exodus 32:17Kaj Josuo aŭdis la bruon de la popolo ĝojkrianta, kaj li diris al Moseo: Bruo de batalo estas en la tendaro.
Job 20:5Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta?
Proverbs 14:13Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo.
Matthew 21:9Kaj la homamaso, kiu iris antaŭ li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!
Matthew 24:38Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,
Acts 21:31Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la ĉefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas.