2-a libro de la Reĝoj 11:33
pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorkliniĝis al Aŝtar, diaĵo de la Cidonanoj, al Kemoŝ, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laŭ Miaj vojoj, por plenumi tion, kio plaĉas al Mi, kaj Miajn leĝojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 11
Cross References
1 Kings 6:12Koncerne la domon, kiun vi konstruas: se vi irados laŭ Miaj leĝoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados ĉiujn Miajn ordonojn, por agadi laŭ ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,
1 Kings 11:4En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
1 Kings 11:6Kaj Salomono faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.
2 Kings 1:3Sed anĝelo de la Eternulo diris al Elija, la Teŝebano: Leviĝu, iru renkonte al la senditoj de la reĝo de Samario, kaj diru al ili: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?
1 Chronicles 28:9Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.
Jeremiah 2:11Ĉu ia popolo ŝanĝis siajn diojn, kvankam ili ne estas dioj? sed Mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj.