2-a libro de la Reĝoj 11:9
Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 11
Cross References
Exodus 4:14Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Moseo, kaj Li diris: Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li eĉ iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekĝojos en sia koro.
Deuteronomy 3:26Sed la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj la Eternulo diris al mi: Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio.
Deuteronomy 9:8Kaj ĉe Ĥoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi tiel, ke Li volis ekstermi vin.
1 Samuel 15:11Mi bedaŭras, ke Mi faris Saulon reĝo; ĉar li deturnis sin de Mi, kaj Miajn vortojn li ne plenumis. Tio malĝojigis Samuelon, kaj li vokis al la Eternulo dum la tuta nokto.
2 Samuel 11:27Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis ŝin en sian domon; kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj ŝi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplaĉis al la Eternulo.
1 Kings 9:2la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon.