2-a libro de la Reĝoj 12:14
kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 12
Cross References
Exodus 5:5Kaj Faraono diris: Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!
1 Kings 12:10Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al ĉi tiu popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza — tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
Esther 1:16Tiam diris Memuĥan antaŭ la reĝo kaj la princoj: La reĝino Vaŝti estas kulpa, ne sole kontraŭ la reĝo, sed kontraŭ ĉiuj princoj, kaj kontraŭ ĉiuj popoloj, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ;
Proverbs 5:13Kaj mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.
Proverbs 13:10Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
Proverbs 17:14La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon.