2-a libro de la Reĝoj 15:18
Tiam Asa prenis la tutan arĝenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la reĝa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la reĝo Asa sendis ilin al Ben-Hadad, filo de Tabrimon, filo de Ĥezjon, reĝo de Sirio, kiu loĝis en Damasko, kaj dirigis al li:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 15
Cross References
Genesis 15:2Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.
1 Kings 11:24Kaj li kolektis kontraŭ li virojn kaj fariĝis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj ekloĝis tie kaj ekregis en Damasko.
1 Kings 15:15Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritaĵojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn.
1 Kings 20:33La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi, ĉu tio estas pri li, kaj ili diris: Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris: Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la ĉaro.
2 Kings 12:18Tiam Jehoaŝ, reĝo de Judujo, prenis la tutan sanktigitaĵon, kiun sanktigis Jehoŝafat kaj Jehoram kaj Aĥazja, liaj patroj, reĝoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu troviĝis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj li sendis tion al Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj ĉi tiu foriris de Jerusalem.
2 Kings 18:15Kaj Ĥizkija fordonis la tutan arĝenton, kiu troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo.