2-a libro de la Reĝoj 18:39
Kiam la tuta popolo tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 18
Cross References
Exodus 20:2Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
1 Kings 18:21Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris: Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.
1 Kings 20:13Kaj jen unu profeto aliris al Aĥab, reĝo de Izrael, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Ĉu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaŭ transdonos ĝin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
2 Chronicles 7:3Kaj ĉiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.
Psalms 50:7Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.
Ezekiel 20:5kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris: Mi estas la Eternulo, via Dio —