2-a libro de la Reĝoj 20:39
Kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis al la reĝo, kaj diris: Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris: Gardu ĉi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstataŭos lian animon, aŭ vi devos pese pagi kikaron da arĝento.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
38Tiam la profeto iris kaj stariĝis antaŭ la reĝo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 20
Cross References
Judges 9:7Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj stariĝis sur la supro de la monto Gerizim, kaj laŭte ekkriis, kaj diris al ili: Aŭskultu min, loĝantoj de Ŝeĥem, kaj aŭskultos vin Dio.
2 Samuel 14:5Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi? Kaj ŝi respondis: Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis.
2 Kings 10:24Ili eniris, por fari buĉoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris: Se ĉe iu el vi saviĝos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstataŭos la animon de tiu.
Psalms 49:7Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li
Proverbs 13:8Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.
1 Peter 1:18sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;