2-a libro de la Reĝoj 22:53
Kaj li servadis al Baal kaj adorkliniĝadis al li, kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis lia patro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 22
Cross References
Judges 2:1Kaj venis anĝelo de la Eternulo el Gilgal al Boĥim, kaj diris: Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al viaj patroj, kaj Mi diris: Mi neniam rompos Mian interligon kun vi;
1 Kings 16:7Per la profeto Jehu, filo de Ĥanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baaŝa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaŭ la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.
1 Kings 21:25Estis neniu tia, kiel Aĥab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel.
2 Kings 1:2Kaj Aĥazja elfalis tra la krado de sia supra ĉambro en Samario, kaj malsaniĝis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili: Iru, demandu Baal-Zebubon, la dion de Ekron, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano.
2 Kings 8:18Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo.
Psalms 106:29Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastiĝis inter ili epidemio.