2-a libro de la Reĝoj 3:14
Kaj se vi irados laŭ Miaj vojoj, observante Miajn leĝojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 3
Cross References
Deuteronomy 5:33Laŭ tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe daŭru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.
1 Kings 2:3Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj, plenumante Liajn leĝojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu saĝa en ĉio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;
1 Kings 3:6Kaj Salomono diris: Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, ĉar li iradis antaŭ Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.
1 Kings 11:34Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn.
1 Chronicles 22:12La Eternulo donu al vi saĝon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio.
1 Chronicles 28:9Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.