2-a libro de la Reĝoj 6:38
Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en ĉiuj siaj detaloj kaj laŭ sia tuta plano; li konstruis ĝin dum sep jaroj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
37En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo.
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 6
Cross References
Exodus 39:32Tiel finiĝis la tuta laboro por la konstruaĵo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.
Exodus 39:43Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris ĝin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.
1 Kings 6:9Kaj li konstruis la domon kaj finis ĝin, kaj li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj.
1 Chronicles 28:19Ĉio ĉi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi ĉiujn detalojn de la desegno.
2 Chronicles 8:1Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon,
Ezra 3:8En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.