2-a libro de la Reĝoj 7:21
Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Jaĥin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Boaz.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 7
Cross References
Ruth 2:19Ŝia bopatrino diris al ŝi: Kie vi kolektis hodiaŭ? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! Ŝi rakontis al sia bopatrino, kie ŝi laboris, kaj ŝi diris: La nomo de la viro, ĉe kiu mi laboris hodiaŭ, estas Boaz.
2 Samuel 7:12Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi kuŝiĝos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.
1 Kings 7:12Kaj la granda ĉirkaŭa korto havis tri vicojn da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaŭ la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono ĉe la domo.
2 Chronicles 4:13kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.
Isaiah 45:24Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos ĉiuj, kiuj koleris kontraŭ Li.
Ezekiel 40:49La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la larĝo dek unu ulnoj, kaj ĝi havis ŝtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazaĵojn, unu ĉe unu flanko kaj unu ĉe la alia flanko.