2-a libro de la Reĝoj 8:22
Kaj Salomono stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la ĉielo,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 8
Cross References
Exodus 9:33Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis siajn manojn al la Eternulo; tiam ĉesiĝis la tondroj kaj la hajlo, kaj pluvo ne plu verŝiĝis sur la teron.
1 Kings 8:54Kiam Salomono finis preĝi antaŭ la Eternulo tiun tutan preĝon kaj petegon, li leviĝis de sia genuado antaŭ la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la ĉielo.
2 Kings 23:3Kaj la reĝo stariĝis ĉe la kolono, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aliĝis al la interligo.
Ezra 9:5Kaj ĉe la vesperofero mi leviĝis de mia aflikto, kaj kun disŝiritaj vestoj kaj tuniko mi stariĝis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio,
Psalms 28:2Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.
Isaiah 1:15Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn; eĉ kiam vi multe preĝas, Mi ne aŭskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.