2-a libro de la Reĝoj 9:3
Kaj la Eternulo diris al li: Mi aŭdis vian preĝon kaj vian petegon, kiun vi faris antaŭ Mi; Mi sanktigis ĉi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiam.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon.
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 9
Cross References
Exodus 29:44Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj.
Deuteronomy 11:12lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; ĉiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur ĝi, de la komenco de la jaro ĝis la fino de la jaro.
Deuteronomy 12:11tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, tien alportu ĉion, kion mi ordonas al vi: viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn, viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj ĉion elektitan laŭ viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo;
Deuteronomy 16:11Kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon.
1 Kings 8:29por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris: Mia nomo tie estos; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko.
2 Chronicles 6:40Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la preĝo sur ĉi tiu loko.