1-a epistolo de Petro 3:20
kiuj iam malobeis, kiam la longedaŭra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsaviĝis tra akvo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
19en kiu ankaŭ li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj,
Read all of 1-a epistolo de Petro 3
Cross References
Genesis 6:5Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo;
Genesis 7:13Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
Genesis 8:1Kaj Dio rememoris Noan, kaj ĉiujn bestojn kaj ĉiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietiĝis.
Isaiah 30:18Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.
Matthew 24:37Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo.
Luke 13:24Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos.