1-a epistolo de Petro 4:17
Ĉar jam venis la tempo por la komenco de la juĝo ĉe la domo de Dio; kaj se ĝi komenciĝas ĉe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
16sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.
18Kaj se justulo apenaŭ saviĝas, kie aperos malpiulo kaj pekulo?
Read all of 1-a epistolo de Petro 4
Cross References
Jeremiah 25:29Ĉar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; ĉu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, ĉar Mi vokas glavon sur ĉiujn loĝantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.
Ezekiel 9:6Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed ĉiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tuŝu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaŭ la domo.
Malachi 3:5Kaj Mi venos al vi, por juĝi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraŭ la sorĉistoj kaj adultuloj, kontraŭ tiuj, kiuj ĵuras mensoge, kontraŭ tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraŭ tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.
Matthew 11:20Tiam li komenci riproĉi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; ĉar ili ne pentis.
Luke 12:47Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laŭ lia volo, suferos multajn batojn;
Romans 2:9aflikton kaj maltrankvilon, sur ĉiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;